Skip to main content

Pano Enhavo Panfarado | Historio de la pano | Tipoj de pano | Kultura gravo | Religia gravo | Kontraŭpanaj movadoj | En medicino | Interesaj faktoj | Proverboj | Referencoj | Literaturo | Vidu ankaŭ | Navigada menuoOldest bread in BritainL'alimentazione nel NeoliticoPrehistoric man ate flatbread 30,000 years ago: studyChorleywood Industrial Bread Making Process"The History of Bread Yeast"Plej granda pano en la mondo estas usona!Pano en la Vikimedia KomunejoKategorio Pano en la Vikimedia KomunejoPano en la Vikimedia KomunejoKategorio Pano en la Vikimedia Komunejo

Panoj


farunoakvoterpomotritikomaizohordeosekaloprotein-kvotokanadajvitaminoingrediencofarunogrenopoacoglutenogistotritikoavenohordeosekalomaizorizomaizorizosojobran-enhavoakvogistosaloFlorencograsojbuteroŝmalcooleolaktolaktopulvorosemojsezamosunfloroovojnterpomojnolivojnjuglandojnspicojnsukeronsekvinberojnĉokoladonmielonaskorbata acidoNeolitikajamelotifaojfilikojagrikulturoBabilonoEgiptujoRomia ImperioMediteraneoPlinio la MaljunaGaŭlojIberojbierovinongisto19-a jarcento20-a jarcentonovembro 2009ConcordNov-HampŝiroUsonoGuinness-libro de rekordojproverbojProverbaro EsperantaL. L. Zamenhof










(function()var node=document.getElementById("mw-dismissablenotice-anonplace");if(node)node.outerHTML="u003Cdiv class="mw-dismissable-notice"u003Eu003Cdiv class="mw-dismissable-notice-close"u003E[u003Ca tabindex="0" role="button"u003EKaŝiu003C/au003E]u003C/divu003Eu003Cdiv class="mw-dismissable-notice-body"u003Eu003Cdiv id="localNotice" lang="eo" dir="ltr"u003Eu003Ctable style="width: 100%;"u003Enu003Ctbodyu003Eu003Ctru003Enu003Ctd style="width: 0%" valign="right"u003Enu003Cdiv class="center"u003Eu003Cdiv class="floatnone"u003Eu003Ca href="/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019" title="Projekto:VikiPrintempo COE 2019"u003Eu003Cimg alt="Logo banner-600-t.png" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Logo_banner-600-t.png/150px-Logo_banner-600-t.png" decoding="async" width="150" height="40" srcset="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Logo_banner-600-t.png/225px-Logo_banner-600-t.png 1.5x, //upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Logo_banner-600-t.png/300px-Logo_banner-600-t.png 2x" data-file-width="600" data-file-height="160" /u003Eu003C/au003Eu003C/divu003Eu003C/divu003Enu003C/tdu003Enu003Ctd style="width: 100%" valign="left"u003Enu003Cdiv style="text-align: center;"u003Eu003Cbigu003EKonkurso VikiPrintempo en u003Cbu003Eu003Ca href="/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019" title="Projekto:VikiPrintempo COE 2019"u003EVikipediou003C/au003E kaj u003Ca href="https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019" class="extiw" title="incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2019"u003EVikivojaĝou003C/au003Eu003C/bu003E!u003C/bigu003Eu003Cbr /u003EVerku artikolojn pri Centra kaj Orienta Eŭropo kaj gajnu valorajn premiojn!u003Cbr /u003Eu003Cspan style="font-size: 90%"u003E(1a de Aprilo - 31a de Majo)u003C/spanu003Eu003Chr /u003EnSekvu ĉe Facebook u003Cspan class="plainlinks"u003Eu003Ca href="https://www.facebook.com/Vikivoja%C4%9Do-Esperanto-Wikivoyage-5626897572228=10/" rel="nofollow"u003Eu003Cimg alt="F icon.svg" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/13px-F_icon.svg.png" decoding="async" width="13" height="13" srcset="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/20px-F_icon.svg.png 1.5x, //upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/26px-F_icon.svg.png 2x" data-file-width="267" data-file-height="267" /u003Eu003C/au003E u003Ca rel="nofollow" class="external text" href="https://www.facebook.com/Vikivoja%C4%9Do-Esperanto-Wikivoyage-562689757222810/"u003EVikivojaĝonu003C/au003E kaj u003Ca href="https://www.facebook.com/Vikipedio/" rel="nofollow"u003Eu003Cimg alt="F icon.svg" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/13px-F_icon.svg.png" decoding="async" width="13" height="13" srcset="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/20px-F_icon.svg.png 1.5x, //upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/26px-F_icon.svg.png 2x" data-file-width="267" data-file-height="267" /u003Eu003C/au003E u003Ca rel="nofollow" class="external text" href="https://www.facebook.com/Vikipedio/"u003EVikipedionu003C/au003Eu003C/spanu003Eu003C/divu003Enu003C/tdu003Eu003C/tru003Eu003C/tbodyu003Eu003C/tableu003Eu003C/divu003Eu003C/divu003Eu003C/divu003E";());




Pano




El Vikipedio, la libera enciklopedio






Jump to navigation
Jump to search



Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon pri la greka dio Pajno.



Pano




Diversaj tipoj de pano.




Blanka pano (maldekstre) kaj bruna pano (dekstre).


Pano estas homa nutraĵo, pretigita el faruno, akvo, fermentaĵo kaj eventuale kun aldonaĵoj (ekz. kemiaj elementoj, komponaĵoj, terpomo). Oni uzas farunon de la cerealoj surlokaj (ekz. tritiko, maizo, hordeo, sekalo ktp).


La kapablecon de la grenoj je fari panon oni mezuras per pluraj metodoj: la Hagberg-a faltempo, la "W", la Chopin-a bobelmezurilo, la protein-kvoto (la kanadaj tritikogrenoj entenas la plej altan kvoton). Pano farita el blanka faruno estas pli bone digestebla, pano el bruna faruno estas pli riĉa je kemiaj elementoj (B-vitamino).


Specialaj panoj:


  • Diabeta pano (el faruno de tritiko kaj sojo)

  • Graham-pano por digestaj perturboj (riĉa je brano)



Enhavo





  • 1 Panfarado

    • 1.1 Ingrediencoj


    • 1.2 Paŝoj

      • 1.2.1 Konvena, permana metodo


      • 1.2.2 Industria metodo


      • 1.2.3 Per hejma panpretigilo




  • 2 Historio de la pano

    • 2.1 Fermentado



  • 3 Tipoj de pano


  • 4 Kultura gravo

    • 4.1 Eŭropo


    • 4.2 Latinameriko


    • 4.3 Nordafriko


    • 4.4 Azio


    • 4.5 Nordameriko



  • 5 Religia gravo

    • 5.1 Abrahamaj religioj


    • 5.2 Paganismo



  • 6 Kontraŭpanaj movadoj


  • 7 En medicino


  • 8 Interesaj faktoj


  • 9 Proverboj


  • 10 Referencoj


  • 11 Literaturo


  • 12 Vidu ankaŭ




Panfarado |



Ingrediencoj |


La ĉefa ingredienco de pano estas la faruno de iu greno (kutime de iu poaco).


Ne ĉiuj grenoj, tamen, taŭgas por panfarado. Krom kelkaj apartaj tipoj de pano, necesas sufiĉa procento de gluteno, enkaptonta la bobelojn produktatajn de gisto. La plej uzata greno estas tritiko; ankaŭ taŭgas aveno, hordeo, sekalo, sed ne maizo aŭ rizo, kvankam oni povas produkti iajn panojn el maizo aŭ rizo. Iufoje, oni miksas farunojn de pluraj grenoj aŭ eĉ farunon de iu greno kun faruno de malsama tipo (ekzemple de sojo).


La aspekto de tritika pano dependas forte de la bran-enhavo de la faruno (bruna faruno, blanka faruno ktp), kaj iomete ankaŭ de ĝia fajneco.




Panoj de malsamaj grenoj



el sekalo




el tritiko (blanka faruno)




el tritiko (bruna faruno)




el hordeo / aveno




Oni knedas farunon kun akvo. Antaŭ la bakado, la pezo de la akvo estas normale de ĉirkaŭ du trionoj de la pezo de la faruno; post la bakado, ĝia pezo malgrandiĝas kaj, en multaj landoj, ne devas superi laŭleĝajn limojn. Ankaŭ la akvokvalito efikas sur la gusto de la pano.




Gisto ordinara


Nur faruno kaj akvo estas nepre devigaj ingrediencoj. Pluaj kutimaj ingrediencoj estas gisto kaj salo. Pano sengista estas manĝebla (kaj uzata en religiaj okazoj aŭ en kelkaj regionoj de la mondo), sed ĝenerale ĝi estas nekutima. Pano sensala estas tradicia en malmultaj lokoj (ekzemple en Florenco) kaj estas bezonata dum kelkaj malsanoj, sed ankaŭ ĝi ne estas kutima.




Franca dolĉa pano (pain d'épices)


Krom tiuj kvar normalaj ingrediencoj, iufoje oni aldonas pluajn ingrediencojn; la plej oftaj estas grasoj (butero, ŝmalco, oleo), lakto aŭ laktopulvoro, semoj de sezamo aŭ sunfloro. En kelkaj okazoj oni aldonas ovojn, terpomojn, olivojn, juglandojn, spicojn ktp.


Estas ankaŭ dolĉaj panoj, al kiuj oni aldonas sukeron, sekvinberojn, ĉokoladon, mielon ktp. En kelkaj okazoj, oni nomas "pano" kukojn, kiuj nur parte similas al pano.


Kemie artefaritajn aldonaĵojn plurfoje enhavas la faruno: ekzemple la askorbata acido. Pluaj kemiaj ingrediencoj estas iufoje aldonataj dum la knedado. La permesataj aldonaĵoj dependas de la loka leĝaro.



Paŝoj |




Bakisto knedanta.



Konvena, permana metodo |


  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj

  • Knedado en knedotrogo

  • Maturigo

  • Bakado


Industria metodo |


  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj

  • Knedado

  • Maturigo

  • Bakado

  • Malvarmigo kaj rezervado

  • Vendado loke aŭ transportado al vendejoj


Per hejma panpretigilo |


  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj

  • La funkcianta maŝino aŭtomate faras la paŝojn de la knedado ĝis la bakado


Historio de la pano |




Panfarado ĉe la tombo de Ramseso la 3-a





Panfarejo, el gvidilo tacuina sanitatis el Norda Italio, komence de la 15a jarcento


Neolitikaj homoj jam eklernis kuiri panon antaŭ pluraj miloj da jaroj[1][2]. Ja pano estas unu el la plej malnovaj pretigitaj manĝaĵoj. Indico de 30 000 jaroj antaŭe en Eŭropo rivelis amelo-restaĵon sur ŝtonoj utiligitaj por marteladado de plantoj.[3] Estas eble, ke dum tiu tempo, amel-ekstrakto de la radikoj de plantoj, kiel ekzemple tifaoj kaj filikoj, estis disvastigita sur plata roko, metita super fajro kaj kuirita en primitivan formon de platpano. Ĉirkaŭ 10 000 a.K., kun la krepusko de la Neolitika apoko kaj la disvastiĝo de agrikulturo, grajnoj iĝis la ĉefa ingredienco por la farado de pano. Gistosporoj estas ĉieaj, inkluzive de la surfaco de cerealgrajnoj, tiel ke ĉiu pasto, kiu ripozis, iĝos nature fermentinta.[4]


Oni pretigis panon en la antikvaj Babilono kaj Egiptujo. La scio de la panofarado alvenis al la Romia Imperio plej verŝajne el la Orienta Mediteraneo Poste la romianoj disvastigis ĝin en multajn lokojn de la tiam konata mondo. Ekzistis multoblaj fontoj de fermentado haveblaj por frua pano. Aeraj gistoj povus esti jungitaj forlasante nekuiritan paston eksponita por aerumi por iom da tempo antaŭ kuirado. Plinio la Maljuna raportis, ke la Gaŭloj kaj Iberoj uzis la ŝaŭmon elirintan el biero por produkti "pli malpezan specon de pano ol tiun de aliaj popoloj." Partoj de la praa mondo, kie oni trinkis vinon anstataŭ biero, uzis paston kunmetitan el vinbersuko kaj faruno, kiu ebligis al ĝi ekfermenti, aŭ tritikbranon trempitan en vino, kiel fonto por gisto. La plej ofta fonto de fermentado devis reteni pecon el pasto de la antaŭa tago por esti uzata kiel formo de fermentpasta startigilo.[5]


Ĝis la komenco de la 19-a jarcento oni faris la panon permane, poste aperis la panfabrikoj, en kiuj ĉiu paŝo estas mekanikigita. En 1961 estis evoluigita la Chorleywood panum-proceso, kiu uzis intensan mekanikan prilaboradon de pasto por rimarkinde redukti la fermentadan tempon kaj la tempon necesan por produkti panon. La proceso, kies alt-energia miksado enkalkulas la uzadon de malpli protein-enhava greno, kiu nun estas vaste uzata ĉirkaŭ la mondo en grandaj fabrikoj. Kiel rezulto, pano povas esti produktata tre rapide kaj je malaltaj kostoj al la produktanto kaj al la konsumanto. Tamen ekzistas iu kritiko pri la efiko al nutrovaloro.[6]


Fine de la 20-a jarcento aperis la panpretigilo, aŭtomata maŝino por hejme pretigi la panon.




Karbigita romia pano, trovita en Pompejo



Fermentado |


Ne estas konata, kiam gisto estis ekuzita por baki panon. La plej fruaj raportoj venis el antikva Egiptujo.[7] Sciencistoj spekulas, ke miksaĵo de faruno kaj akvo estis lasita pli longe ol kutime dum varma vetero, kaj ke la gistoj, kiuj estas en naturaj malpuraĵoj de la faruno, igis ĝin fermenti antaŭ la bakado. La rezultanta pano estis pli malpeza kaj pli bone gustis ol la kutimaj malmolaj panoj. Oni ĝenerale supozas, ke la fruaj variantoj de acidigo estis tre similaj al moderna fermentpasto.



Tipoj de pano |





Pita-pano





Pita-pano kun falaflo



  • Pita


  • Branpano
    • Pumperniklo

  • Naan

  • Maco

  • Acidpasta pano

  • Flanpano

  • Senglutena pano, ĉefe kontraŭ celiakio.


Kultura gravo |



Eŭropo |



Latinameriko |



Nordafriko |



Azio |



Nordameriko |



Religia gravo |



Abrahamaj religioj |



Paganismo |



Kontraŭpanaj movadoj |



En medicino |



Interesaj faktoj |


En novembro 2009 Matthew Mitnitsky, la posedanto de la manĝejo "Nonni's Italian Eatery" en la urbo Concord (Nov-Hampŝiro, Usono) bakis la plej grandan panon en la mondo — ĝia maso estis 101 kilogramoj. La novan rekordon konfirmis reprezentantoj de la Guinness-libro de rekordoj. La rekordorompa pano estis poste donacita al la «Amika Kuirejo» de Concord por nutri la malriĉulojn malsatajn.


Por rompi la rekordon, la panego devas esti pli granda versio de la normala manĝaĵo kun la samaj klasikaj ingrediencoj, kaj esti preparita en la daŭro de unu tago, kaj ankaŭ esti manĝebla.[8]



Proverboj |


Ekzistas pluraj proverboj pri pano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[9]:




  • Citaĵo

     Akvo kaj pano servas al sano. 



  • Citaĵo

     Espero panon ne donas. 



  • Citaĵo

     Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. 


Referencoj |




  1. BBC News - Oldest bread in Britain angle


  2. Direzione Regionale Beni Culturali... Marche - L'alimentazione nel Neolitico itale


  3. Prehistoric man ate flatbread 30,000 years ago: study. Physorg.com. AFP (19-a de oktobro de 2010). Alirita 19-a de oktobro de 2010.


  4. MCGEE, Harold. (2004) On food and cooking. Scribner. ISBN 0-684-80001-2.


  5. TANNAHILL, Reay. (1973) Food in History. Stein and Day, p. 68–69. ISBN 0-8128-1437-1.


  6. Chorleywood Industrial Bread Making Process. allotment.org.uk


  7. "The History of Bread Yeast". BBC. Konsultita la 24an de decembro de 2006. angle


  8. Plej granda pano en la mondo estas usona! esperante


  9. [1]



Literaturo |




Traktato de Parmentier.


  • Nicolaï, Tractatus singularis de panis natura, usu, affectionibus, operationibus, divisionibus et varietalibus, Dantzig, 1651

  • Antoine Augustin Parmentier et Antoine-Baudouin Poggiale, Rapport inédit de Parmentier sur le pain des troupes, annoté par M. Poggiale, Impr. de H. et C. Noblet,‎ 1856

  • J.C. Fawtier, De la fabrication du pain dans la classe agricole et de ses rapports avec l'économie politique, Paris, 1845

  • Roland, Appareils de panification, pétrin mécanique, four à air chaud et à sole tournante, Paris, 1855

  • André Garnier, Pains et viennoiseries : recettes et techniques, Lucerne, Suisse, Dormonval,‎ 1992 (ISBN 2-7372-2272-9)André Garnier,

  • Julia Child, Louisette Bertholle et Simone Beck (ill. Sidonie Coryn), Mastering the art of French cooking, New York, Knopf,‎ 2001 (ISBN 978-0-375-41340-7 et 0375413405, LCCN 2009288212, rete)

  • Peter Reinhart, Crust and crumb : master formulas for serious bread bakers, Berkeley, Calif, Ten Speed Press,‎ 2006 (ISBN 1-58008-802-3)

  • Laurel Robertson et al., The Laurel's kitchen bread book : a guide to whole-grain breadmaking, New York, Random House,‎ 9 septembre 2003 (ISBN 978-0-8129-6967-2 et 0812969677, OCLC 53031878, rete)

  • Jean-Philippe de Tonnac (dir.) (enk. Steven Laurence Kaplan), Dictionnaire universel du pain, Paris, R. Laffont, coll. « Bouquins »,‎ 14a de oktobro de 2010, 1222 p. (ISBN 2-221-11200-8 et 978-2221112007)

  • Michèle Barrière, « Le pain », Historia,‎ novembre 2011, p. 10 (ISSN 0750-0475)


Vidu ankaŭ |




Tortiljoj


  • Bulko

  • Tortiljo

  • Biskvito


  • Pano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Pano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Pano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Pano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)












Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pano&oldid=6183266"










Navigada menuo


























(window.RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgPageParseReport":"limitreport":"cputime":"0.204","walltime":"0.304","ppvisitednodes":"value":1561,"limit":1000000,"ppgeneratednodes":"value":0,"limit":1500000,"postexpandincludesize":"value":14486,"limit":2097152,"templateargumentsize":"value":2096,"limit":2097152,"expansiondepth":"value":9,"limit":40,"expensivefunctioncount":"value":0,"limit":500,"unstrip-depth":"value":0,"limit":20,"unstrip-size":"value":3674,"limit":5000000,"entityaccesscount":"value":1,"limit":400,"timingprofile":["100.00% 151.955 1 -total"," 34.49% 52.411 1 Ŝablono:Referencoj"," 16.05% 24.384 1 Ŝablono:TemasPri"," 16.00% 24.319 2 Ŝablono:Projektoj"," 14.38% 21.854 1 Ŝablono:Commons"," 14.09% 21.412 1 Ŝablono:Nrsp"," 10.11% 15.361 2 Ŝablono:Cite_book"," 7.79% 11.841 2 Ŝablono:Citaĵo_el_libro"," 7.56% 11.494 1 Ŝablono:Commonscat"," 6.95% 10.562 3 Ŝablono:Citaĵo"],"scribunto":"limitreport-timeusage":"value":"0.009","limit":"10.000","limitreport-memusage":"value":916106,"limit":52428800,"cachereport":"origin":"mw1239","timestamp":"20190414071955","ttl":2592000,"transientcontent":false););"@context":"https://schema.org","@type":"Article","name":"Pano","url":"https://eo.wikipedia.org/wiki/Pano","sameAs":"http://www.wikidata.org/entity/Q7802","mainEntity":"http://www.wikidata.org/entity/Q7802","author":"@type":"Organization","name":"Contributors to Wikimedia projects","publisher":"@type":"Organization","name":"Wikimedia Foundation, Inc.","logo":"@type":"ImageObject","url":"https://www.wikimedia.org/static/images/wmf-hor-googpub.png","datePublished":"2004-01-06T10:36:23Z","dateModified":"2017-07-15T13:54:36Z","image":"https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/4/45/Strucla_sweet_bread02.jpg","headline":"manu011dau0135o, bakita el pasto"(window.RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgBackendResponseTime":148,"wgHostname":"mw1240"););

Popular posts from this blog

He _____ here since 1970 . Answer needed [closed]What does “since he was so high” mean?Meaning of “catch birds for”?How do I ensure “since” takes the meaning I want?“Who cares here” meaningWhat does “right round toward” mean?the time tense (had now been detected)What does the phrase “ring around the roses” mean here?Correct usage of “visited upon”Meaning of “foiled rail sabotage bid”It was the third time I had gone to Rome or It is the third time I had been to Rome

Bunad

Færeyskur hestur Heimild | Tengill | Tilvísanir | LeiðsagnarvalRossið - síða um færeyska hrossið á færeyskuGott ár hjá færeyska hestinum